Current meeting schedule

January meeting schedule:

Januara kunvena dataro:

We meet on most Sunday evenings. Visit us on:
December 5th, 12th, 19th, and 26th at 7:00 pm at Fair Grounds Coffee,Fair Grounds is located just a block-and-a-half from the Naro Cinema, right at the corner of Colley Ave. and Baldwin Ave., in the heart of the Ghent neighborhood. See you there!The address is: 806 Baldwin Ave. Norfolk, VA

Ni kunvenas dimanĉe. Vizitu nin je: la 5a, 12a, 19a, kaj 26a, je 7:00 ptm ĉe la Kafejo FairGrounds.

Fair Grounds situas nur unu kaj duona domblokoj de la kinejo Naro, ĝuste ĉe la angulo de la avenuoj Colley kaj Baldwin, en la kor’ de la kvartalo Ghent. Ĝis baldaŭ!

La adreso estas: 806 Baldwin Ave. Norfolk, VA

15 comments so far

  1. mankso on

    Mi esperas, ke via novembra kunveno estos bone kaj multnombre vizitata en la kvartalo Ghent.
    Mi scivolas tamen, ĉu la traduko por “See you there” estas ĝusta. “Vidu vin tie” fakte signifas “See yourself there!”, kio estas sensencaĵo, se ne estos tie spegulo! ;-) Ĉu ne pli kutima esprimo estus ekzemple “Ĝis baldaŭa revido”, au simple “Ĝis tiam/baldaŭ”?
    Dezirante prosperan kluban vesperon kaj viglan etoson al vi, amike salutas via
    mankso

  2. Jon on

    Dankon, Mankso!

    Mi nur estas komencanto, kaj mi bonvolas korektiĝado.

  3. mankso on

    Pardonu – mi neniel volis embarasi vin per mia komento! Iam antau multegaj jaroj ankau mi estis komencanto, k eĉ aŭtodidakto, k konis neniun de kiu mi povis peti helpon. Provu foje aŭskulti radio-programon de Radio Polonia:
    http://www.polskieradio.pl/eo/
    tio certe multe helpos al vi plibongigi la elparolon k la gramatikon. Bonan kuraĝon k sukceson al vi k al via klubo!

  4. mankso on

    Pardonu – mi neniel volis embarasi vin per mia komento! Iam antau multegaj jaroj ankau mi estis komencanto, k eĉ aŭtodidakto, k konis neniun de kiu mi povis peti helpon. Provu foje aŭskulti radio-programon de Radio Polonia:
    http://www.polskieradio.pl/eo/
    tio certe multe helpos al vi plibonigi la elparolon k la gramatikon. Bonan kuraĝon k sukceson al vi k al via klubo!

  5. zach on

    Bone. Mi vidos vin tie.

  6. Keĉjo on

    @mankso: Pli taŭga traduko de la angla esprimo estus “Ni vidos vin tie”, ĉu ne?

  7. mankso on

    @Keĉjo: Aŭ eĉ “Ni vidos vin tie, ĉu ne?”, t.e. iomete malpli deklara, certega k haruspekse aŭguranta, sed tamen kunespera!

  8. Nick on

    Saluton! Mi volas koni Esperantistojn kaj lerni paroli Esperanton (nun mi nur povas skribi ĝin, kaj mia leksiko estas malampleksa), sed bedaŭrinde mi jam havas renkonton dimanĉe, je la sepa.

  9. mankso on

    Saluton, Niko! Efektive ne restas multa tempo al vi antau la kunveno por enkapigi amason da novaj vortoj. Provu foje simple auskulti unu el la chiutagaj podkastaj elsendoj de Radio Polonia:
    http://www.polskieradio.pl/eo/
    eble tio iomete helpos ghuste enhumorigi vin (‘get you/yourself in the mood’). Shajne vi jam sufiche bone regas la bazan gramatikon – brave!

  10. Jon Zuck on

    Do, Nick, Ĉu vi estas en Hampton Roads? Bonvolu diri pli al mi pri vi.

    Mankso, tre bona konsilo pri Radio Polonia. Alia podkastoj ankaŭ bonas, ekz. http://radioverda.com

  11. Nick on

    Dankon, mi nun aŭskultas “Radio Verda”, kvankam mi ne komprenas ĝin (krom kelkaj individuaj vortoj). Jes, mi loĝas en Chesapeake, kaj mi havas dek ok jarojn. Se mi povas, mi atendos viajn kunvenojn estontece.

  12. saliko on

    Kiel vi pensas pri tio? : ‘Ni renkontu nin tie.’ auh ‘Ni vidu nin tie.’ de VB

  13. Jon on

    Ankaŭ al mi sonas bone!

  14. Nik on

    Ĉu vi ankoraŭ kunvenas?

  15. Jon on

    Jes. Mi bezonas la retejon ĝisdatigi.


Leave a reply